quarta-feira, 25 de fevereiro de 2026

MÁRIO DE ANDRADE LASIS NIN EN LA 25-A DE FEBRUARO 1945, SED NUR FIZIKE

 

 


Mário Raul de Morais Andrade faleceu em 25 de fevereiro de 1945, aos 51 anos, em sua casa, em São Paulo, vítima de um ataque cardíaco — deixando uma lacuna imensa na cultura nacional.

Muito além de escritor, Mário foi poeta, romancista, cronista, crítico literário, musicólogo, pesquisador de folclore e gestor cultural.

Foi um dos protagonistas da histórica Semana de Arte Moderna, que rompeu com os padrões acadêmicos e abriu caminho para uma arte genuinamente brasileira.

Na literatura, marcou época com obras fundamentais como Pauliceia Desvairada, que revolucionou a poesia nacional com versos livres e linguagem urbana, e o romance Macunaíma, considerado uma das maiores obras da literatura brasileira, ao retratar de forma crítica e simbólica o “herói sem nenhum caráter” — metáfora das complexidades da identidade do Brasil.

Mas seu legado vai além dos livros. Mário percorreu diversas regiões do país pesquisando manifestações populares, músicas, lendas e tradições, ajudando a preservar e valorizar a cultura brasileira em sua diversidade.

Como diretor do Departamento de Cultura de São Paulo, foi responsável por importantes projetos de democratização do acesso à arte, incentivando bibliotecas, pesquisas e políticas culturais inovadoras para a época.

Seu pensamento influenciou gerações de escritores, artistas e estudiosos. Ele ajudou o Brasil a olhar para si mesmo — para sua língua, seu povo e suas raízes — com orgulho e consciência crítica.

81 anos depois, Mário de Andrade não é apenas memória: é fundamento. É identidade. É Brasil.

 

Mario Raul de Morais Andrade forpasis la 25-an de Februaro 1945, en la aĝo de 51 jaroj, en sia hejmo en San-Paŭlo, viktimo de koratako — lasinte en la nacia kulturo grandegan malplenon.
Multe pli ol verkisto, Mario de Andrade estis poeto, romanisto, kronikisto, literatura kritikisto, muzikologo, esploristo de folkloro kaj kulturadministranto.
Li estis unu el la partoprenintoj en la historia Semajno de Moderna Arto, kiu rompis kun la akademiaj normoj kaj malfermis vojon al arto purstile brazila.
En la literaturo li markis epokon per esence gravaj verkoj, kiel Pauliceia Desvairada, kiu revoluciigis la nacian poezion per liberaj versoj kaj urba lingvaĵo, kaj per la romano Macunaíma, rigardata kiel unu el la plej gravaj verkoj de la brazila literaturo, ĉar ĝi kritike kaj simbole bildigas la “heroon sen karaktero” — metaforon pri la komplikecoj de la identeco de Brazilo.
Sed lia heredaĵo estas ankaŭ trans la libroj: Mario travojaĝis multajn regionojn de la lando, esplorante popolajn manifestaĵojn, muzikojn, legendojn kaj tradiciojn, kaj tiel li helpis konservi kaj altigi la brazilan kulturon en ties diverseco.
Kiel direktoro de la Kultura Departemento de San-Paŭlo, li respondecis pri gravaj projektoj por demokratecigi la aliron al la arto, apogante bibliotekojn, esplorojn kaj tiame tute novajn kulturpolitikojn.
Lia pensado influis generaciojn de verkistoj, artistoj kaj studistoj: li helpis al Brazilo rigardi sin mem — sian lingvon, sian popolon kaj siajn radikojn — kun fiero kaj kritika konscio.
Okdek unu jarojn poste, Mario de Andrade ne estas nur memoro: li estas fundamento; li estas identeco; li estas Brazilo.

 

 

Nenhum comentário: