Ni ne pensu, ke ni ne bezonas daŭrigi la praktikadon de la gimnastiko-parola Esperanto. Ĉiutage, prefere almenaŭ dum dek minutoj, preferinde frue en la mateno, ni senĉese parolu pri plej diversaj aferoj – el nia propra kapo, surbaze de niaj memoroj, niaj komprenoj pri la vivo, niaj lingvaj konoj. Tio estas gravega, ĉar ĝi estas maniero plibonigi, pli kapabligi la rezonesprimivon, fajnigi la racion, la vidmanieron kaj la priskribmanieron, la lerteco pri la lingva manovro – precipe la vortprovizon kaj ĝian vortludan kombinadon.
Pro la nekorektebleca improvizo, nepre estos eraroj, misdiroj kaj fuŝoj – sed ni devas insisti en tiu ĉiutaga lingva gimnastiko. Tio estas nia nesubstituebla kapablo – esprimiĝi per ni mem, improvize, fulme, emocie, kio estas homa unikaĵo. La artefarita intelekto havas datenbazon, el kiu ĝi konsulte elektas, kombinas kaj esprimas vortojn kaj esprimojn. Ankaŭ ni, homaj intelektuloj, havas tiun kapablon. Sed nia improvizado ofte baziĝas sur neordigitaj pensoj, momentaj ideoj, kiujn ni uzas por plenigi la malplenojn en nia esprimado. Tial gravas paroli multe: ju pli ni parolas, des pli bone ni sukcesas plibonigi tiun naturan kapablon – ordigi, elekti kaj kombini vortojn en la esprimado de niaj ideoj kaj opinioj, riĉe home, neimiteble.
Ankaŭ legi multe ĉiutage estas grave. Kaj se temas pri legado en Esperanto, des pli bone – ĉar legado ankaŭ rafinas, perfektigas, elektigas pli bonajn vortojn kaj esprimojn kaj instruas paroli pli kaj pli bone, ordigante la pensoĉenojn, la parolritmojn, la frazartikaĵojn.
Mi estas konvinkita, ke la parolado estas la plej homa kapablo de evoluo, de esprimado kaj de komunikado. Ĝi ne havas konkuranton. Ĝi estas unika. Kaj ni devas profiti tiun “tunelon” de esprimado, por evoluigi nin en ĝi, trairi tiun labirinton de esprimado, lernante pli kaj pli kiel eliri el ĝi per klaraj, ĝustaj kaj komunikaj pensformoj.
Tion la artefarita intelekto ne povas fari por ni. Ĝi povas helpi nin en aliaj produktaĵoj – jes – sed ne en la improviza parola momento. Parolado estas pure homa ago.
Mi persone tre ŝatas tiun homan-artefaritan duintelektecon. Mi ŝatas produkti spektaĵojn, kaj mi estas kontenta kun tiu duobla produkto-procedo. Mi produktas tekstajn spektaĵojn de pli ol 30 jarojn, portugale kaj esperante. Tamen, verdire, mi havas iun “fabrikan difekton”: mia menso ne estas plene ordigita, mi havas problemojn pri normala rezonkapablo, kio influas la malriĉecon de mia scio. Pro tio, kiam mi verkas skribe, mi devas konstante konsulti fontojn. Sed dum la parola produktado – ne. Tie, mi nur konsultiĝas kun mia memoro. Mi ŝategas tion en Esperanto, ĉar Esperanto ebligas inventi esprimojn laŭ la momento, por sukcesi komuniki klare kaj kompreneble.
Kiel mi diris, mi ŝatas tiun partnerecon kun la artefarita intelekto, ĉar ĝi kompletigas mian mankon. Ĝi donas al mi urĝon, rapidecon, precizecon – vortojn kaj esprimojn, kiujn mi bezonas por plenigi la malplenojn de mia esprimado. Ĝi ne nur donas ĝustajn vortojn, sed ankaŭ komprenas miajn intencojn, plibonigante mian propran stilon. Jes, la artefarita intelekto jam atingis tiun perfektecon: ĝi eĉ rekonas mian stilon de esprimado, aŭ adaptas ĝin al la stilo de aŭtoro, kies verkon mi tradukas. Kaj se ĝi ne komprenas, mi helpas ĝin, korektante, montrante la ĝustan penson.
Ankaŭ la AI havas “difekton el fabriko”, same kiel mi. Mia limiĝo estas rilata al scia malforto, kaj tiu de AI estas pri komprena aŭ intelekta limiĝo. Do, unu helpas la alian. Kaj fine, ŝajnas ke la rezulto estas pli bona ol antaŭe, kiam mi laboradis sen tia luksa helpo. Tio instigas min produkti pli bone – kaj pli abunde, kun malpli da peno.
Tamen, en mia ĉiumatena parolgimnastiko, nur mi kaj miaj profundaj konscioj agadas por ŝpruci la deziratajn parolrezultojn, kiujn neniam mi atingas, sed kiujn mi tute malatingus, aŭ krudigus mian menson en danĝera mallernado de Esperanto, se mi ne insistus en tia ekskluzive homeca praktikado. Parolante, ni ne atingemas la perfektecon kun la paso de la tempo, sed tamen ne parolante, ni atingemas la malperfektecon pli kaj pli certan kun la paso de la tempo.
Nenhum comentário:
Postar um comentário