CIENTISTAS BELGAS CRIAM MÁQUINA QUE
CONVERTE URINA EM ÁGUA POTÁVEL // BELGAJ SCIENCISTOJ KREIS MAŜINON, KIU KONVERTAS
URINON EN TRINKEBLAN AKVON
28-07-2016
Uma equipe de cientistas de uma universidade na Bélgica
anunciou a criação de uma máquina que converte urina em água potável e
fertilizante com ajuda de energia solar, uma técnica que pode ser aplicada em
áreas rurais e em países em desenvolvimento.
O sistema
criado pela Universidade de Ghent usa uma membrana especial e os cientistas
afirmam que é eficiente no consumo de energia e pode ser aplicado em áreas
desconectadas da rede elétrica.
"Conseguimos
recuperar fertilizante e água potável a partir de urina usando apenas um
simples processo de energia solar", afirmou o pesquisador Sebastiaan
Derese, da universidade.
A urina é
coletada em um grande tanque, aquecida com energia solar e passada por uma
membrana em que a água é recuperada e nutrientes como potássio, nitrogênio e
fósforo são separados.
Sob o
slogan em inglês #peeforscience (#xixipelaciencia), a equipe utilizou o
equipamento durante um festival de música de 10 dias em Ghent, recuperando
1.000 litros de água da urina do público.
O
objetivo é instalar versões maiores da máquina em ginásios e aeroportos, mas
também levar o equipamento para áreas rurais de países em desenvolvimento
onde fertilizantes e água potável são escassos, disse Derese.
|
Skipo de sciencistoj
de iu universitato en Belgujo anoncis la inventon de iu maŝino, kiu konvertas
urinon en trinkeblan akvon kaj ankaŭ en sterkaĵon, per la helpo de
sunenergio, kiu estas tekniko uzebla en kamparaj regionoj kaj en evolulandoj.
La sistemo, kreita
de la Universitato de Gento (en Flandrio, norda parto de Belgujo), utiligas
specialan membranon, kaj la sciencistoj asertas, ke ĝi estas efika pri la
konsumado de energio kaj povas esti aplikata en areoj sen elektra energio.
“Ni sukcesis
elrekuperi sterkaĵon kaj trinkakvon, uzante nur simplan procedon je
sunenergio”, asertis la esploristo Sebastiaan
Derese, el la menciita universitato.
La urino
estas kolektita en granda likvujo, varmigita per suna energio kaj pasigita
tra iu membrano, en kiu la akvo estas elrekuperita kaj kie mineralaj saloj,
kiel kalio, nitrogeno kaj fosforo, estas apartigitaj.
Kun la anglalingva
kradvorto #peeforscience (#urinoporlascienco), la skipo utiligis la aranĝaĵon
dum dektaga muzikfestivalo en Gento (la ĉefurbo de la belga provinco Orienta
Flandrio), tiam elrekuperante 1.000 litrojn da akvo el la urino de la
publiko.
La celo
estas instali pli grandajn versiojn de la maŝino en gimnazioj kaj
flughavenoj, sed ankaŭ porti la inventaĵon al kamparaj regionoj de
evolulandoj, kie sterkaĵoj kaj trinkebla akvo estas raraj, kiel diris Derese.
|
FONTO:
-/-/-/-/-/-/-/-/-/
17 FOTOS DO AVIÃO QUE DEU A VOLTA AO MUNDO SEM COMBUSTÍVEL // 17 FOTOJ DE LA AVIADILO, KIU ĈIRKAŬFLUGIS LA MONDON, SEN FUELO
27/07/2016
Um psiquiatra explorador, um engenheiro empreendedor e uma
equipe multidisciplinar unidos por um sonho: dar a volta ao mundo com um avião movido
a energia solar.
A façanha histórica foi alcançada quando o avião Solar Impulse
II pousou no aeroporto internacional de Abu Dhabi às 4h05 da terça-feira,
mesmo local de onde partiu em março de 2015 para uma aventura que extrapolou
as fronteiras da energia renovável no mundo.
Alternando o comando da aeronave, Bertrand Piccard e André
Borschberg percorreram uma distância acumulada de 43.041 quilômetros sem combustível, algo inédito no
setor energético. Em números, a travessia do Solar Impulse se resume a 17
voos e 558 horas e 6 minutos de tempo de voo total ao redor do mundo.
As 17 mil células fotovoltaicas em suas asas captam energia do
sol e geram eletricidade, que pode ser armazenada nas suas baterias durante o
dia, permitindo que o avião voe a noite.
A aeronave
sobrevoou o mar de Arábia, Índia, Mianmar e China, os oceanos Pacífico e
Atlântico, os Estados Unidos, o sul da Europa e o norte da África, numa
jornada que rendeu belas imagens.
|
Unu psikiatro,
unu esploristo, unu entreprenista inĝeniero kaj unu multidisciplina skipo unuiĝis
por realigi sonĝon, nome : ĉirkaŭiri la mondon per aviadilo movata per suna
energio.
Tiu historia kuraĝa
atingo okazis tiam, kiam la aviadilo Solar Impulse II surteriĝis sur la
internacia flughaveno de Abudabio (la ĉefurbo de la Unuiĝintaj Arabaj
Emirlandoj), je la 4-a horo kaj 5 minutoj de la lasta mardo (la 26-a), sur la
sama loko, de kie ĝi deteriĝis en marto 2015, por la aventuro, kiu transpasis
la limojn de la renovigebla energio en la mondo.
Alternante la pilotadon
de la aerveturilo, Bertrand Piccard (la psikiatro) kaj
André Borschberg (la inĝeniero) traveturis totalan distancon je 43.041 kilometroj,
sen fuelo, kio estas tute nova en la energia sektoro. En ciferoj, la ĉirkaŭirado
de Solar Impulse konsistis entute el
17 flugoj kaj 558 horoj kaj 6 minutoj da flugotempo ĉirkaŭ la mondo.
La 17 mil fotovoltaaj ĉeloj en ĝiaj flugiloj kaptas energion
de la suno kaj generas elektron, kiu povas esti konservata en ĝiaj baterioj
dum la tago, ebligante, ke la aviadilo pluflugu en la nokto.
La aerveturilo superflugis la maron de Arabio, Barato, Mjanmao
kaj Ĉinio, la oceanojn Pacifiko kaj Atlantiko, Usonon, la sudon de Eŭropo kaj
la nordon de Afriko, en vojaĝo, kiu rezultigis belajn bildojn.
|
FONTO:
http://exame.abril.com.br/tecnologia/noticias/17-fotos-do-aviao-que-deu-a-volta-ao-mundo-sem-combustivel#5
****************
‘POKÉMON GO’: ESPECIALISTAS ALERTAM PARA BENEFÍCIOS DO JOGO E PERIGOS DO VÍCIO // ‘POKÉMON GO’: FAKULOJ ATENTIGAS PRI LA UTILOJ DE LA LUDO KAJ LA DANĜEROJ DE LA TROUZADO
24-07-2016
Já houve demissões, batidas de carro, términos de namoros,
tropeços, tumultos, brigas e até uma morte acidental. O vício que mora dentro
de um jogo para celular é apontado como o causador de tudo isso. Trata-se do
“Pokémon Go”, game em que os jogadores devem se deslocar fisicamente para
capturar os monstrinhos.
Ele provoca euforia em toda parte onde é lançado, e divide
a opinião de especialistas.
“As regiões cerebrais em que as drogas atuam são as mesmas
em que o jogo atua. É a expressão máxima de uma nova droga, consome a
energia, horários produtivos, contribui para um isolamento social e causa
alienação — preocupa-se o psiquiatra do Instituto de Psiquiatria do Hospital
das Clínicas da USP, Rodrigo Fonseca Martins Leite, que diz que os efeitos
dependem de cada um: “Como toda droga, tem aqueles que não se viciam, mas os
efeitos podem ser muito nocivos para alguns.”
O médico diz que uma das explicações para o vício no game é
sua atmosfera de desafio. “Você tem que capturar os pokémons e isso ativa a
fase pré-histórica do homem, do seu instinto caçador”, explica Rodrigo, que acrescenta que a outra
razão está ligada à recompensa do prazer do jogo.
Quando o game deixa de ser uma diversão e se transforma em
“jogo patológico” (isto é, vício em jogar), os sintomas são: abandonar outras
atividades de interesse; inquietude ou irritabilidade quando para de jogar;
mentir para familiares para esconder o envolvimento com o jogo; e isolamento
social. Principalmente quando se trata de adolescentes, amigos e familiares
devem ficar atentos.
“É muito comum que pessoas que já estão em estado
compulsivo não percebam isto ou neguem a gravidade da situação”, explica a
psicóloga Joyce Goulart Magalhães.
O tratamento para esse vício, dizem os especialistas, já é
previsto pela literatura médica: terapia cognitivo comportamental e grupos de
apoio, além de, em alguns casos, uso de medicamentos como antidepressivos.
QUANDO O JOGO É BENÉFICO
Já a especialista em comportamento do usuário web, Patrícia
Andrade Ladeira, é otimista em relação ao game: ele pode combater o
sedentarismo e até estimular relações sociais.
“O bom desse jogo é que ele desenvolve uma parte sensorial
do cérebro. Embora esteja mergulhado numa realidade aumentada, você vai para
a rua, começa a interagir com outras pessoas que nem são seus amigos.
Como o EXTRA mostrou anteriormente, um hospital infantil de
Michigan, nos Estados Unidos, apresentou “Pokémon Go” às crianças e conseguiu
dois grandes feitos: os pacientes saíram de seus leitos e interagiram entre
si, segundo o jornal “USA Today”.
“O jogo pode ter esse potencial antidepressivo, a
tecnologia ajuda a fazer amizades. Assim como teve um efeito positivo no
hospital, também pode ser usado de forma positiva no dia a dia”, acredita
Patrícia. “As pessoas ainda tem muito preconceito com as tecnologias. Dizem que
a criança não brinca mais de bola na rua. Mas é preciso entender que elas
nasceram na tecnologia. A linguagem delas é essa.”
|
Jam
okazis maldungoj, aŭtofrapiĝoj, ĉesoj de koramikecoj, stumbloj, tumultoj,
disputoj kaj eĉ unu akcidenta morto. La trouzeco, kiu estas en iu ludo por poŝtelefono,
estas taksata kiel la kaŭzanto de ĉio tio. Temas pri “Pokémon Go” (eble
esperante, POKEMONGOO), la lud-aplikaĵo, per kiu la ludantoj devas delokiĝi
fizike, por kapti monstretojn.
Ĝi
pasie disvastiĝas ĉie, kie ĝi estas lanĉita, kaj malsamigas la opiniojn de la
fakuloj.
“La
cerbaj regionoj, kie la drogoj aktiviĝas, estas la samaj, kie la ludo
funkcias. Ĝi estas la pleja manifestiĝo de iu nova drogaĉo. Ĝi konsumadas
energion kaj laborhorojn, kontribuas al la socia izoliĝo kaj kaŭzas alienecon”,
asertas la psikiatro de la Instituto pri Psikiatrio de la Hospitalo de la
Klinikoj de USP (en San-Paŭlo, Brazilo), Rodrigo Fonseca Martins Leite, kiu
diras, ke ĝiaj efikoj dependas de ĉiu ludanto: “Same kiel pri ĉia drogo, estas
homoj, kiuj ne trouzadas ĝin, sed ĝiaj efikoj povas esti tre malutilaj al
kelkiuj.”
Tiu
menskuracisto diris, ke unu el la kialoj pri la trouzado de la ludo estas ĝia
defiiga trajto. “Oni devas kapti la nomatajn pokemonojn (fikciajn monstretajn
kreitaĵojn de la japana videoludkompanio The
Pokémon Company), kaj tio aktivigas la prahistorian memoron de la homo,
de ĝia ĉasa instinkto”, eksplikis Rodrigo, kiu aldonis, ke la alia kialo
estas asociita al la efika plezuro de la ludo.
Kiam
la ludo lasas esti distraĵo kaj ŝanĝiĝas en “patologian ludon” (tio estas, en
la troemon ludi), tiam la simptomoj estas: forlasi aliajn interesajn aktivaĵojn;
malkvietiĝi aŭ koleriĝi dum la neludado; mensogi al la familio, ke oni ne tro
uzadas la ludon; kaj izoliĝi socie. Ĉefe kiam temas pri adoleskantoj, la
amikoj kaj familianoj devas atenti pri ili.
“Estas
tre ordinare, ke homoj, kiuj jam estas en impetema stato, ne perceptas tion,
aŭ neas la gravecon de la situacio”, klarigas la brazila psikologino Joyce
Goulart Magalhães.
La
kuraco de tiu pokemonomanio, laŭ la specialistoj, jam estas preskribita de la
medicina literaturo: kogna-konduta terapio kaj grupoj de apogo, krom, ĉe
kelkaj kazoj, la uzo de medikamentoj, kiel kontraŭdeprimiloj.
PRI
LA UTILECO DE LA LUDO
Siavice,
la specialistino pri kondutoj de la ret-uzantoj, Patrícia Andrade Ladeira,
estas optimisma pri tiu ludo: laŭ ŝi, ĝi povas preventi la sidemon kaj eĉ estigi
sociajn interrilatojn.
“La
bono de tiu ludo estas tio, ke ĝi disvolvas unu sensoran areon de la cerbo.
Kvankam celante la nomatan ‘transgrandigitan (aŭ ekspansiintan) realaĵon’, oni foriras al la stratoj kaj komencas
interagi kun aliaj homoj, kiuj eble eĉ ne estas liaj amikoj.
Kiel
la brazila revuo EXTRA disanoncis antaŭe, unu pediatria hospitalo de Miĉigano,
en Usono, prezentis “Pokémon Go” al la infanoj kaj tiam ĝi sukcesigis du
grandajn atingojn: la pacientoj delokiĝis de siaj litoj kaj interagis inter
si, laŭ la ĵurnalo “USA Today”.
“Pokemonogoo
havas tiun kontraŭdepriman povon. La teknologio povas helpi ekhavi amikojn. Same
kiel ĝi havis pozitivan efikon en la infanhospitalo, ĝi povas ankaŭ esti
utiligata pozitive en la ĉiutago”, kredas Patrícia. “La homoj ankoraŭ estas tre antaŭjuĝemaj pri
la teknikaĵoj. Oni diras, ke la infanoj ne plu ludas per pilko sur la strato.
Sed tamen estas necese kompreni, ke
ili naskiĝis ene de la teknikologia mondo. Ili bazas sian vivesprimadon en ĝi.
|
Fonto:
Pliaj informoj pri
Pokemono Go en Esperanto:
&&&&&&&&&&
PESSOAS QUE SE ARREPIAM OUVINDO MÚSICA TÊM CÉREBRO ESPECIAL // LA HOMOJ, KIUJ EKTREMAS AŬSKULTANTE MUZIKOJN, HAVAS SPECIALAN CERBON
17-07-2016
Você já se arrepiou ouvindo
uma música? Então saiba que, mais do que sensível, você tem um cérebro
especial.
Cientistas de Harvard
descobriram que o cérebro de quem se arrepia com canções possui conexões
especiais.
Esse tipo de reação física à
música acontece apenas com cerca de metade da população.
Os cientistas analisaram
o cérebro de 20 voluntários, usando a técnica de ressonância magnética
de tensor de difusão, que mostra as conexões entre diferentes regiões do
cérebro.
Eles descobriram que os
participantes do “grupo do arrepio” tinha mais fibras nervosas saindo do
córtex auditivo e se ligando ao córtex insular anterior e o córtex
prefrontal, que processam sentimentos e monitoram emoções.
A conectividade extra desses
cérebros provavelmente intensifica a experiência sensorial provocada pela
música.
Os pesquisadores não sabem se
as pessoas que se arrepiam nascem mais sensíveis ou se é possível desenvolver
essas conexões ouvindo e se emocionando com novas músicas.
|
Ĉu vi jam ektremis, dum vi aŭskultis iun muzikaĵon? Se jes,
eksciu, ke, krom esti sentema, vi havas specialan cerbon.
Sciencistoj de la Universitato Harvardo, en Usono, eltrovis, ke la cerbo de la homoj, kiuj ektrememas de muzikoj, posedas specialajn cerbajn konektojn.
Tia fizika reago al la muziko okazas ĉe ĉirkaŭ duono de la homoj.
[Noto de la tradukanto: se la esploro estus okazinta antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj, la rezulto estus tre malpli granda, rilate al la kvanto da tiaj sentemuloj. Aŭ ne?]
Ili eltrovis, ke la partoprenantoj de la “grupo de la ektremo”
havas pli da nervaj fibroj eliĝantaj el la aŭda kortekso kaj ligiĝantaj al la
antaŭa insula kortekso kaj al la prealfronta kortekso, kiuj procezas sentojn
kaj monitoras emociojn.
La ekstra konekteco de tiaj cerboj probable intensigas tiun
sensan spertaĵon kaŭzitan de la muziko.
La esploristoj ne scias, ĉu tiaj ektrememaj homoj jam naskiĝis
pli sentemaj, aŭ ĉu estas eble disvolvi tiajn konektojn, aŭskultante novajn
muzikojn kaj emociiĝante ĉe ili.
|
FONTO:
“... ŝipet' iras sur la rivero,
ŝipisto ektremis de la kanto,
Kaj blinda por ĉiu danĝero
Rigardas li al la kantanto.”
(en “LORELEJ'” (El HEINE) -
L.
ZAMENHOF.)
♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫
NASA DIVULGA PRIMEIRA IMAGEM DE JÚPITER FEITA PELA SONDA JUNO // NASA DISKONIGIS LA UNUAN BILDON DE JUPITERO, FARITAN DE LA SONDILO JUNO
14-07-2016
A NASA divulgou nessa quinta-feira (13) a primeira imagem de
Júpiter feita pela JunoCam, câmera a bordo da sonda espacial que entrou
na órbita do planeta no dia 5 de julho.
A imagem também atesta que o equipamento está funcionando e
que conseguiu, com sucesso, enviar dados à Terra. Os pesquisadores da missão
temiam que a integridade da câmera e até mesmo da sonda fosse prejudicada ao
entrar na órbita do gigante planeta.
"Esta cena da JunoCam indica que ela sobreviveu sua
primeira passagem pelo ambiente de radiação extrema sem nenhum dano e está
pronta para fotografar Júpiter", disse Scott Bolton, principal
pesquisador do Instituto de Pesquisa do Sudoeste, em San Antonio (EUA).
Segundo a agência espacial, a imagem divulgada foi tirada no
dia 10 de julho, quando a sonda estava a 4,3 milhões de quilômetros de
Júpiter. Na imagem, é possível ver Júpiter e três das quatro luas do planeta.
|
NASA diskonigis, en la lasta ĵaŭdo (la 13-a), la unuan bildon
pri Jupitero, faritan de JunoCam, la kameraon en la Spaca sondilo, kiu eniris
en la orbiton de tiu planedo, en la dato 5-a de julio.
La bildo atestas, ke la flugaĵo estas funkcianta kaj ke ĝi plene
sukcesis sendi informojn al la Tero. La esploristoj de la misio estis timantaj,
ke la integreco de la kamerao kaj eĉ ankaŭ de la sondilo senutiliĝos, post ol
eniri en la orbiton de la giganta planedo.
“Tiu sceno de JunoCam indikas, ke ĝi sukcesis travivi sian
unuan pason tra la medio de ekstrema radiado, sen ia ajn damaĝo, kaj ke ĝi
estas preta por fotografi Jupiteron”, diris Scott Bolton, la ĉefa esploristo
de la Instituto pri Esplorado de la Sudokcidento, kiu situas en la teksasa
urbo San-Antonio (Usono).
Laŭ la usona Spaca agentejo, la bildo diskonigita estis farita
en la 10-a de julio, kiam la sondilo estis 4,3 milionojn da kilometroj for de
Jupitero. Sur la bildo estas eble vidi Jupiteron kaj tri el ĝiaj kvar lunoj.
|
FONTO:
**************
AS MULHERES NA GUERRA DA INDEPENDÊNCIA // LA VIRINOJ EN LA BATALOJ POR LA SENDEPENDIĜO DE BAHIO KAJ BRAZILO
Maria Felipa, Maria Quitéria kaj Joana Angélica
A
defesa da independência do Brasil, feita de armas nas mãos e vencida na
Bahia, em 2 de julho de 1823, com a derrota e expulsão das tropas portuguesas
comandadas pelo general Madeira de Melo, teve forte participação das
mulheres. Três delas ficaram na história e mostram que a intensa participação
popular na luta contra os portugueses foi masculina e também feminina, pobre
e negra.
Por
José Carlos Ruy
Estas
três mulheres foram a freira Joana Angélica, aquela que hoje talvez fosse
incluída na “classe média”, Maria Quitéria, e a pescadora e marisqueira Maria
Felipa.
Joana
Angélica foi assassinada por soldados portugueses no início da luta, em 20 de
fevereiro de 1822.
A tropa que ocupava Salvador promovia arruaças pela cidade. Ao tentar invadir, bêbados, o convento da Lapa, os soldados deram de cara com a resistência de Joana Angélica que tombou em defesa daquele local. Foi a primeira mártir da Independência e seu assassinato provocou forte reação popular e animou a luta contra os ocupantes.
Maria
Quitéria de Medeiros era uma moça que sabia montar (habilidade essencial para
a época) e usar armas. Quando a luta pela independência se intensificou na
Bahia, ela fugiu de casa, disfarçou-se como soldado e juntou-se ao chamado
“Batalhão dos Periquitos”, na vila de Cachoeira. Participou, com destaque, em
combates na Ilha de Maré, Barra do Paraguaçu e na cidade de Salvador, na
estrada da Pituba, Itapuã, e Conceição.
Ela
não conseguiu esconder, por muito tempo, sua condição de mulher. Descoberta,
foi prontamente aceita, por sua bravura e destemor, pelo comandante de seu
batalhão – o major José Antônio da Silva Castro, que veio a ser avô do poeta
Castro Alves -, e teve um uniforme especialmente desenhado para ela, com um
quepe especial e um saiote. Teve posição de destaque nos combates de que
participou e foi a primeira mulher que assentou praça no Exército brasileiro;
foi também a primeira a entrar em combate.
Depois
da independência foi recebida pelo imperador Pedro I e condecorada com a
Ordem do Cruzeiro.
O
lado popular do envolvimento da mulher na guerra da Independência foi
representado pela negra Maria Felipa de Oliveira, que organizou e liderou a
resistência de negros, pobres e trabalhadores na Ilha de Itaparica, e
sobrevive, quase duzentos anos depois, na memória da população.
Maria
Felipa era uma pescadora, marisqueira, que morava na Ponta das Baleias. Ali,
liderou a luta do povo, atacou barcos portugueses ancorados no local, atraiu
e desmoralizou tropas inimigas liderando homens e mulheres, negros e índios
nas batalhas contra o ocupante. Seu grupo chegou a queimar 40 navios! As
armas que usavam eram quase sempre seus instrumentos de trabalho - facas de
cortar baleia e peixeiras – ou pedaços de pau e galhos com espinhos. “As
mulheres seduziam os portugueses, levavam pra uma praia, faziam com que eles
bebessem, os despiam e davam uma surra de cansanção”, conta a historiadora
Eny Kleyde Farias, no livro Maria Felipa de Oliveira: heroína da independência
da Bahia (2010).
A
visão oficial, segundo a qual a Independência teria sido “pacífica”, com o
povo à margem dos confrontos ocorridos, vai cada vez mais ficando para trás.
Quando
se olha de perto todas as lutas ocorridas em todos os lugares, que envolveram
o povo e buscaram o progresso e a liberdade, uma verdade se impõe: as
mulheres – que são mais da metade da humanidade – tiveram sempre uma
participação decisiva e fundamental. Esta é uma verdade heróica que ocorreu
também na guerra da Independência do Brasil.
|
La fina defenda batalo por kompletigi la sendependiĝon de Brazilo disde Portugalujo, okazigita per armiloj en la manoj kaj venkita en la tiama provinco Bahio, en la 2-a de julio 1823, post la kapitulaco kaj forpelo de la portugalaj trupoj komanditaj de la generalo Madeira de Melo, havis elstaran partoprenon de la virinoj. Tri el ili restas en la historio kaj montras, ke la intensa popola partopreno en la lukto kontraŭ la portugaloj estis virseksula, sed ankaŭ virinseksula, malriĉula kaj nigrula. Tiuj tri supre bildigitaj virinoj estis la monaĥino Joana Angélica (kiu hodiaŭ eble estus taksita kiel mezklasa homo), Maria Quitéria kaj la fiŝistino kaj klapkonko-kolektistino Maria Felipa. Joana Angélica (nuntempe la Spirito Joanna de Ângelis) estis murdita de portugalaj soldatoj, en la komenco de la batalo, la 19-an de februaro 1822 (antaŭ mem la deklaro pri la sendependeco de Brazilo, far la imperiestro Don Petro la 1-a, kiu okazis en la 7-a de septembro 1822). La portugala trupo, kiu okupaciis Salvadoron (la ĉefurbon de la tiama provinco Bahio) faradis tumultojn tra la stratoj. Provante invadi, ebriaj, la monaĥejon de Lapa, la soldadoj alfrontis la reziston de Joana Angélica, kiu estis falmortigita en defendo de tiu loko. Ŝi estis la unua martirino de la Sendependiĝo, kaj tia ŝia morto provokis fortan popolan reagon kaj kuraĝigis la batalon kontraŭ la okupaciantoj. Kiel Spirito ŝi mem diris al la mediumo Divaldo Franco, ke ŝi kondutis tiele, por doni tempon al siaj novicinoj forkuri, tra lig-tunelo, al la monaĥejo Desteĥo. Maria Quitéria de Medeiros estis junulino, kiu sciis rajdi (kio estis esenca lertaĵo en tiu tempo) kaj uzi armilojn. Kiam la luktoj por la sendependiĝo pliintensiĝis en Bahio, tiam ŝi forfuĝis de la hejmo, kaŝvestiĝis kiel virsoldato kaj kuniĝis al la nomita “Bataliono de la Papagetoj”, en la vilaĝo Kashoejro. Ŝi grave partoprenis batalojn en la insulo Mareo, ĉe la enfluejo Paragŭasuo, kaj ankaŭ en la urbo Salvador (sur la vojo al Pitubo kaj en la urbopartoj Itapoano kaj Konseisano). Ne longe ŝi sukcesis kaŝi sian virinecon. Tamen, malkaŝite, ŝi estis tuj akceptita, pro sia braveco kaj maltimemo, de la komandanto de sia bataliono – la majoro José Antônio da Silva Castro (kiu fariĝis la avo de la poeto Castro Alves) – kaj gajnis uniformon speciale fasonitan por ŝi, kun speciala kepo kaj kun jupo. Ŝi okupis elstaran pozicion en la bataloj kaj estis la unua virino, kiu soldatiĝis en la brazila Armeo. Ŝi estis ankaŭ la unua homino, kiu eniris en batalon. Post la sendependiĝo, ŝi estis akceptita de la imperiestro Petro la 1-a kaj estis honorita per la Ordeno de la Kruco. La popola flanko pri la envolviĝeco de la virinoj en tiu sendependeciga milito estis reprezentata de la nigrulino Maria Felipa de Oliveira, kiu organizis kaj gvidis la rezistadon de la negroj, malriĉuloj kaj laboristoj en la insulo Itapariko, kaj kiu postvivas, preskaŭ ducent jarojn poste, en la memoro de la popolo (kvankam ŝia nomo ankoraŭ ne aperas en la libroj pri historio). Maria Felipa estis fiŝkaptistino kaj kolektistino de klapkonkoj, vivinta en Terpinto de la Balenoj (tiama nomo de Itapariko). Tie ŝi gvidis la batalon de la popolo, atakis portugalajn ŝipojn ankritajn ĉe la loko, altiris kaj demoralizis malamikajn trupojn, gvidante virojn kaj virinojn, nigrulojn kaj indiĝenojn en la bataloj kontraŭ la okupaciantoj. Ŝia grupo bruligis 40 ŝipojn! La armiloj, kiujn ili uzis, estis preskaŭ ĉiam iliaj laboriloj – tranĉiloj por dispecigi balenojn kaj ankaŭ tranĉilegoj, krom stangoj kaj dornobranĉoj. “Virinoj allogis la portugalojn, kondukis ilin al marbordo, faris, ke ili drinku, senvestigis ilin kaj draŝadis ilin per loasaceo” (speco de planto, kies folioj brulardigas la haŭton per la simpla tuŝo, simila al la urtiko), kiel rakontas la historiistino Eny Kleyde Farias, en sia libro Maria Felipa de Oliveira: Heroino en la Sendependiĝo de Bahio (2010). La oficiala informo, laŭ kiu tiu Sendependiĝo okazis en paco, kun la popolo ekster la estintaj konfliktoj, iĝas pli kaj pli malvera. Kiam oni retrorigardas de pli proksime ĉiujn batalojn okazintajn ĉie en la mondo, en kiuj envolviĝis la popolo, kaj kiuj celis la progreson kaj la liberecon, ĉiam unu vero imponas: la virinoj – kiuj konsistigas pli ol duonon de la homaro – havis decidigan kaj esence gravan partoprenon en ili. Tio estas heroeca veraĵo, kiu havis lokon ankaŭ en la batalo por la Sendependiĝo de Brazilo. |
FONTO:
Nenhum comentário:
Postar um comentário