NIETZSCHE E AS CRIANÇAS // NIĈEO KAJ LA INFANOJ – teksto de Rubem Alves
Nietzsche kaj Rubem Alves
Por oposição ao propósito
da máquina educacional de transformar crianças em adultos, Nietzsche sugeria
o oposto e dizia que “A maturidade de um homem é encontrar de novo a
seriedade que se tinha quando criança, brincando”.
Desanimado com a estupidez
dos adultos, ele escreveu: “Gosto de me assentar aqui onde as crianças
brincam, ao lado da parede em ruínas entre os espinhos e as papoulas
vermelhas. Para as crianças, eu sou ainda um sábio, e também para os espinhos
e as papoulas vermelhas”. Os adultos não o entendiam porque ele escrevia como
criança.
Deus é alegria. Uma criança
é alegria. Deus e uma criança têm isso em comum: ambos sabem que o universo é
uma caixa de brinquedos. Deus vê o mundo com olhos de criança. Está sempre à
procura de companheiros para brincar. Os grandes, doidões e perversos, pensam
que Deus é como eles, de olho malvado, que os espiona em todos os lugares,
para castigar. Você sabe que não é assim.
Claro que as funções
adultas são necessárias: elas são ferramentas, meios de vida, entidades da
Feira de Utilidades. Elas precisam ser desenvolvidas para que a Criança
Eterna brinque pela vida afora, sem se machucar…
Sonho com o dia em que as
crianças que leem meus livrinhos não terão de grifar dígrafos e encontros
consonantais e em que o conhecimento de obras literárias não será objeto de
exames vestibulares: os livros serão lidos pelo simples prazer da leitura.
Não avalio as crianças em
função de saberes. São os saberes que devem ser avaliados em função das
crianças. É isso que distingue um educador. Um educador não está a serviço de
saberes. Está a serviços dos seus alunos. “Aquele que é um mestre, realmente
um mestre, leva as coisas a sério – inclusive ele mesmo – somente em relação
aos seus alunos”.(Nietzsche).
Sugiro uma inversão
pedagógica: os grandes aprendendo dos pequenos. Um profeta do Antigo
Testamento resumiu essa pedagogia invertida numa frase curta e maravilhosa:
“E um menino pequeno vos guiará” (Isaías 11:6). São as crianças que veem as coisas – porque
elas as veem sempre pela primeira vez com espanto, com assombro de que elas
sejam do jeito como são. Os adultos, de tanto vê-las, já não as veem mais. As
coisas – as maravilhosas – ficam banais. Ser adulto é ser cego.
***
Trecho extraído do livro “Do Universo à
Jabuticaba”, Editora Planeta, 3ª Edição, Páginas 50/51.
|
Opozicie al la eduka maŝino,
kiu celas transformi infanojn en adoltojn, Niĉeo proponis la kontraŭon kaj
diris, ke “la matureco de la homo kuŝas en tio, retrovi la seriozecon, kiun
li havis tiam, kiam li estis infano, ludanta”.
Elreviĝinte pro la malsaĝeco
de la plenkreskuloj, li skribis: “Mi ŝatas sidi ĉi tie, kie la infanoj ludas,
ĉe la flanko de la ruiniĝinta muro, inter la dornoj kaj la ruĝaj papavoj. Por
la infanoj mi ankoraŭ estas iu saĝulo, same kiel por la dornoj kaj la
papavoj”. La adoltoj ne komprenadis lin, ĉar li skribadis kiel infano.
Dio estas ĝojo. La infano
estas ĝojo. Dio kaj la infano havas tion ĉi komunan: ambaŭ ili scias, ke la
universo estas ludila skatolo. Dio vidas la mondon kun la okuloj de infaneco.
Li estas ĉiam serĉanta kamaradojn, por kunludi. La granduloj, sensenculoj kaj
perversuloj pensas, ke Dio estas tia, kiaj ili, kun mava okulo, kiu ĉie gvatadas
ilin, por puni ilin. Vi scias, ke tio ne okazas.
Kompreneble la adoltaj roloj
estas necesaj: ili estas iloj, vivrimedoj, membroj de la Foiro pri Utilaĵoj.
Ili bezonas esti disvolvitaj, por ke la Eterna Infano ludu laŭlonge de la
vivo, ne vundante sin...
Mi revas pri la tago, kiam
la infanoj, kiuj legas miajn libretojn, ne devos substreki digramojn kaj dukonsonantaĵojn,
kaj kiam la konado pri beletraĵoj ne estos temo por enlasaj ekzamenoj: tiam la
libroj estos legataj pro la simpla plezuro de la legado.
Mi ne taksas la infanojn laŭ scioj. Estas la scioj, kiuj devas esti taksataj pro
la infanoj. Estas tio, kio distingas la edukiston. La edukisto ne estas je la
servo de la scioj. Li estas je la servo de siaj lernantoj. “Tiu, kiu estas iu
majstro, vere iu majstro, prenas la aferojn serioze – inkluzive lin men – nur
rilate al siaj lernantoj”. (Niĉeo).
Mi proponas pedagogian inversigon:
la granduloj lernu de la malgranduloj. Iu profeto de la Malnova Testamento
resumis tiun inversan pedagogion per mallonga kaj mireginda frazo: “kaj
malgranda knabo ilin kondukos” (Jesaja, 11:6). Estas la infanoj, kiuj vidas
la aferojn – ĉar ili vidas ilin unuafoje ĉiam mirege, kun la mirego, ke ili
estas tiaj, kiaj ili estas. La adoltoj, pro tio, ke ili tiel konstante vidas
ilin, jam ne plu vidas ilin. La aferoj – la mirindaj – iĝas banalaj. Esti
adolto signifas esti blindulo.
***
Peco eltirita el la libro “Do Universo à
Jabuticaba” (De la Universo al la Ĵabutikabo), Eldonejo Planedo, 3-a eldono,
Paĝoj 50/51.
|
3 comentários:
Tre bona teksto. Ni devus opfe mediti pri tiuj verajhoj . Tuta volumo de Rubem Alves devus aperi en nia lingvo.
ofte
Se sin prezentus tradukista taĉmento fari tiun tradukadon, mi penus membriĝi en ĝi. La tekstaro de Rubem Alves ŝajnas havi internan ideon samcelan kiel tiu de Esperanto. ☺
Postar um comentário