KIEL REVIZII TEKSTON,
LIBRON
AŬ ĴURNALAN
ARTIKOLON
JULIANO MARTINZ
Elportugaligita
el
Post ol skribi libron aŭ
kronikon, aŭ eĉ ankaŭ redaktinte artikolon por iu ĵurnalo, alvenas la momento
revizii la skribitaĵon.
Kiel fari bonkvalitan revizion?
KIEL REVIZII IUN TEKSTON
Faceti la propran laboraĵon, doni
formon al sia skribaĵo, doni gracion al la ideoj antaŭe misaranĝitaj... La
tasko esplorkontroli tekston kaj fari ĝian mesaĝon klara kaj konvinkiga,
kapabla impresi ĝiajn legontojn, estas io, kio postulas tempon kaj disciplinon.
Por
multaj verkistoj tiu tasko estas agrabla – la plej bona parto de la ago skribi.
Por aliaj ĝi estas la granda koŝmaro – la momento, en kiu la verkisto eliras el
sia loko de entuziasmo kaj renkontas siajn timigajn erarojn, malĝustaĵojn tiel
evidentajn, ke, laŭ lia rigida opinio, ili povas strangoli lian deziron
daŭrigi.
REVIZII ESTAS NECESE
Se vi ekfinas skribi romanon,
rakonton aŭ eĉ artikolon por iu ĵurnalo, la revizio estas nepre necesa. Revizii
ne signifas nur korekti erarojn, sed ankaŭ plibonigi tion, kio jam estas bona. Multaj
ideoj ŝajnas perfektaj en iu unua rigardo, sed eble ili estas nekompreneblaj al
la plimulto de iliaj legontoj. La revizio povas helpi identigi tiajn “blindajn
punktojn”, kie la konfuzaj vortoj makulas la mesaĝon, anstataŭ klarigi ĝin.
KIEL REVIZII TEKSTON
Por revizii iun tekston aŭ libron
estas necese koni kaj sekvi la procedurojn por tio. Mi persone preferas revizii
tekston, nur post kiam mi finskribis ĝin – sendepende de kiom longa ĝi estas. Disciplino.
Unu tasko post alia. Unue, skribi. Poste, reskribi. Sed estas aliaj reguloj,
kiuj povas esti fiksitaj kaj sekvataj, por ke la tasko revizii libron aŭ
tekston estu pli facila por vi.
ANTAŬ OL EKREVIZII, MALAPUDIĜU DE VIA SKRIBAĴO
Fininte la skribon de via teksto, delokiĝu fizike kaj
emocie de ĝi. Diru al ĝi: “Ni atendu kelkan tempon”, kaj post tio daŭrigu vian
vivon. Preferinde en la sekvanta tago,
reprenu tion, kion vi skribis, kaj vi konstatos, ke vi rigardos ĝin el alia
vidpunkto. Tiam la nenecesaj frazoj saltos antaŭ viajn okulojn, kaj la konfuzaj
ideoj signos al vi, kvazaŭ dirante: “neniu komprenas min”.
Tie ĉi taŭgas la jena atentigo:
konstatante viajn erarojn, vi devas ĝojegi, sed ne senti vin malkontenta. Konsideru,
ke pli malbone estus, se vi estus antaŭ malbona teksto, sed taksus ĝin tute
neriproĉebla. La kapablo trovi erarojn en viaj tekstoj estas kvalito, kiun vi
devas valorigi, ĉar sen ĝi viaj tekstoj emos esti amaso da ridindaj kaj
konfuzaj ideoj.
PRINTU VIAN SKRIBAĴON
La plimulto el la homoj, kiuj
taksos vian libron, legos ties printitan version. La plej granda parto de la
eldonejoj postulas, ke la originaloj estu senditaj per presita formato por
pritakso (neniam per elektronika formato). Pro tio vi bezonas legi vian libron
sammaniere kiel la kritikaj okuloj de la eldonistoj.
Krom tio, estas neneigeble: la presita formato havas
realecon, kiu superas la elektronikan. Tio eĉ povas ŝajni nereala koncepto, sed
granda vero estas, ke la okuloj perceptas reliefojn en printita teksto, kiuj
estas neperceptataj sur la ekrano de la komputilo.
Do, por revizii viajn tekstojn, ĉiam printu ilin.
Ĉiam. Poste prenu ruĝan skribilon kaj faru la tajladon, kiu estas parto tre
amuza en la procedo de kreado.
LEGU VOĈE
Se legi la tekston laŭtvoĉe, dum
la procedo de revizio, estas aŭtomate ĉe vi, bonege. Se ne, estas la horo
ekhavi tiun kutimon. Aŭskulti skribitan sintakson estas bonega maniero konstati
tion, kio ne bone “sonas”. La skribita mesaĝo bezonas enflui milde en viajn
orelojn, por sukcesi flui en la menson kaj la koron de viaj legantoj.
REVIZIU LA REVIZION – SED TAMEN NE
ESTU TRO KAPRICA
REVIZIU LA REVIZION DE TEKSTOJ
KAJ ARTIKOLOJ
Mi supozas, ke tiun procedon vi
jam uzas nature. Laŭ la respondoj kaj retmesaĝoj, kiujn mi ricevas, “revizii la
reviziion” ne estas solvo, sed estas problemo por multaj verkistoj. Tiel estas,
ĉar multaj el ili perdas la limon de tio, kio estas akcepteble bona, kaj faremas
senfinan lopon, ĉiam reviziante, reviziante kaj reviziante.
Tenu en la menso, ke revizii
estas necese. Farinte la ŝanĝojn, vi bezonos kontroli, ĉu ili kontribuas por la
flueco de la teksto. Tiam vi konstatos, ke kelkaj ŝanĝoj ankoraŭ bezonas esti
farataj, sed en malpli granda nombro ol en la antaŭa fojo.
Pensu ĉi tiele: vi revizias
tekston unuan fojon kaj poste faras 30 ŝanĝojn. En dua revizio vi faras 10 ŝanĝojn.
Tiam vi decidas fari unu plian revizion, kaj en tiu lasta vi faras 15 ŝanĝojn...
bonvolu halti! Io estas neĝusta. Se la nova nombro da ŝanĝoj estis pli granda
ol lastfoje, tio signifas, ke viaj revizioj estas malbonigantaj la tekston,
anstataŭ plibonigi ĝin. Sekvu ĉi tion kiel regulon: se la kvanto da korektitaj
pecoj ne tre malpligrandiĝas inter unu revizio kaj alia, estas la momento ĉesi.
Ĝenerale, ĉiu teksto bezonas esti
reviziata nur du aŭ tri fojojn. Se vi daŭros revizianta ĝin, ĝis vi konsideros ĝin
perfekta, nu, estu certa, ke vi portos vian nekompletan libron kune kun vi al
la ĉerko. La perfekteco estas lumjarojn malproksime de ni. Ni
estas oscilemaj kreitaĵoj. Tio, kion ni opinias bela hodiaŭ, povos soni sentimentalaĉa
morgaŭ. Mi povas esti ampasia nun kaj
skribi: “La bela suno eternigis sian lumon sur via haŭto”. Tamen, ama elreviĝo,
tuj poste en la nokto, povos igi min skribi pri la sama afero jene: “La suno
frapegis per sia lumo vian haŭton”. Ni estas kunpuŝataj ĉiumomente de novaj
faktoj kaj emocioj. Kaj ĉio tio remodladas niajn ŝatojn kaj personecon. La esenco daŭras
la sama, sed la detaloj de nia esto estas afekciataj. Kaj estas tiuj ŝanĝataj
detaloj, kiuj faras, ke ni senfine trovas, ke la teksto “ankoraŭ ne estas
bona”.
Do vi ne bezonas skribi la
perfektan libron. Vi bezonas havi memdisciplinon (aŭ frenezjakon), por scii,
kiam vi devas ĉesi.
KONKLUDO
Por tiuj, kiuj tro multe koncentriĝas pri ĉiu
konstruata frazo, la granda defio estas tio, ekteni sin ĉe senkompata flanko
kaj fortranĉi, sen kortuŝemo, la nenecesaĵojn.
Sendepende, ĉu tio koncernas vin, aŭ ne, la kapableco redakti
siajn proprajn tekstojn estas lertaĵo malfacile disvolvebla, sed tamen ĝi estas
baze necesa procedo al verkistoj kaj ĵurnalistoj. Kiel verki tekston, estas la unua demando. Kiel fari la
revizion, estas la maniero certigi, ke vi estas ĉiam progresanta, kaj
plibeliganta ankoraŭ pli, tion, kion via kreema naturo estis kapabla disvolvi.
3 comentários:
Bonega, instrua, pensiga teksto! Ni konsciu, ke reviziado estas same grava kiel verkado mem - foje eche pli grava. Kaj kiam oni verkas en Esperanto, estas tre utile peti, ke ankau alilingva Esperantisto provlegu la rezulton: tro ofte la denaska lingvo enshovighas en la skribon.
prave, tutprave!
Bona leciono ĉi tiu tekto. Ĝi estos tre utila al mi por bone verki.
Postar um comentário