Escutar música clássica com frequência ativa os genes associados à
função cerebral e ajuda a prevenir as doenças neurodegenerativas, segundo um
estudo divulgado por cientistas da Universidade de Helsinque, na Finlândia. Até agora os especialistas sabiam que escutar música representa uma
complexa função cognitiva do cérebro que provoca diversas mudanças neurais e
fisiológicas, mas pouco havia sido estudado sobre os efeitos em nível
molecular. Os investigadores queriam estabelecer as alterações genéticas
ocasionadas pela música clássica. Para isso, foi examinado o sangue de um
grupo de 48 pessoas antes e depois de escutarem o Concerto para Violino
número 3, de Mozart. Dirigido pelo professor Chakravarthi Kanduri, ele concluiu que
escutar música clássica com frequência aumenta a atividade dos genes
envolvidos na secreção de dopamina, na neurotransmissão sináptica, na
aprendizagem e na memória. Além disso, a música contribui para tornar menos ativos os genes
envolvidos na degeneração do cérebro e do sistema imunológico, o que reduz o
risco de contrair doenças neurodegenerativas como o Mal de Parkinson ou a
demência senil, segundo os cientistas. "Os efeitos genéticos foram identificados apenas nos
participantes que são muito fãs de música ou músicos profissionais, o que
ressalta a importância que a música é algo muito familiar", explicaram
os autores do estudo.
Relação pássaro-homem Curiosamente, vários dos genes analisados que se ativam ao escutar
música também estão presentes nos pássaros cantores e são os responsáveis
pela capacidade dessas aves de aprender a cantar. Esse fato, segundo os cientistas, sugere que exista "um
cenário evolutivo comum na percepção dos sons entre os pássaros cantores e os
humanos". Segundo eles, os resultados dessa pesquisa proporciona uma nova
informação sobre a origem molecular da percepção musical e a evolução, e
abrem portas para novas descobertas sobre mecanismos moleculares subjacentes
na musicoterapia.
|
Laŭ esploro diskonigita de sciencistoj el la Universitato de Helsinko
en Finnlando, la regula aŭskultado de klasika muziko vigligas la genojn
rilatajn al la cerba funkciado kaj helpas preventi la neŭrodegenerajn
malsanojn. Ĝis nun la fakuloj sciis, ke muzika aŭskultado reprezentas kompleksan
konecan funkcion de la cerbo, kiu kaŭzas multajn neŭrajn kaj fiziologiajn
ŝanĝiĝojn, tamen malmulte estis esplorite pri ties efikoj je molekula nivelo. La esplorskipo celis identigi la genajn modifiĝojn okazigitajn de
klasika muziko. Por tio, ili ekzamenis la sangon de grupo da 48 personoj
antaŭ kaj post la aŭskultado de la Tria Konĉerto por Violono de Mozarto. Gvidate de profesoro Chakravarthi Kanduri, la esploro konkludis, ke
la regula aŭskultado de klasika muziko plialtigas la aktivecon de genoj
implicitaj en la sekreciado de dopamino, en la sinapsa neŭrotransmisio, en la
lernado kaj en la memoro. Krome, tia muziko kontribuas por la malvigligo de genoj implicitaj en
la degenero de la cerbo kaj de la imuna sistemo, kio malaltigas la riskon
akiri neŭrodegenerajn malsanojn, kiel la parkinsona malsano kaj la maljunula
demenco, laŭ la sciencistoj. "La genaj efikoj estis identigitaj nur ĉe la partoprenantoj,
kiuj estas fervoraj muzikŝatantoj aŭ profesiaj muzikistoj, kio emfazas la
gravecon, kiam la muziko estas io tre familiara" - klarigis la aŭtoroj de la esploro.
Rilato birdo-homo Kurioze, pluraj el la analizitaj genoj, kiuj vigliĝas dum muzika
aŭskultado, ankaŭ rimarkeblas ĉe kantbirdoj kaj respondecas pri la kapablo de tiaj
birdoj lerni kanti. Tiu fakto, laŭ la sciencistoj, sugestas la ekziston de "komuna
evoluiga kondiĉo en la percepto de sonoj inter kantbirdoj kaj homoj". Laŭ ili, la rezultoj de tiu ĉi esploro provizas novan informon pri la
molekula origino de muzika percepto kaj evoluo kaj malfermas pordojn al novaj
malkovroj pri la subkuŝantaj molekulaj meĥanismoj en la muzikoterapio. |