SEKRETA FELIĈECO

Ŝi estis dika,
malalta, efelidplena, kun la haroj tro malglataj, iom flav-ruĝetaj. Ŝi havis
grandegan mamon, dum ĉiuj ni aliaj estis plataj. Kvazaŭ tio ne sufiĉis, ŝi
plenigis la du poŝojn de la bluzo, sur la busto, per bombonoj. Tamen ŝi posedis
tion, kion ĉia ajn infano ŝatus havi: patron havantan librovendejon.
Ŝi malmulte
profitis el tio. Kaj ni aliaj, ankoraŭ malpli: eĉ en datrevenoj, anstataŭ
donaci almenaŭ unu malaltkostan libreton, ŝi transdonis en manojn unu
poŝtkarton de la vendejo de la patro. Krom tio ĝi estis pri pejzaĝo de Recifo
mem, la urbo, kie ni loĝis, kun ties pontoj pli ol viditaj.
Sur la dorson
ŝi skribis, per tre brodecaj literoj, vortojn tiajn, kiaj “naskiĝa datreveno”
kaj “resopiro”.
Tamen kiel ŝi
havis talenton por la krueleco! Ŝi tuta estis pura venĝemo, manĝante bombonojn
kun bruo. Kiel tiu knabino certe malamis nin, nin, kiuj estis nepardoneble
beletaj, sveltaj, altetaj, kun liberaj haroj. Kontraŭ mi ŝi praktikis kun
trankvila feroceco sian sadismon. Pro mia dezirego legi, mi eĉ ne rimarkis la
humiligojn, al kiuj ŝi submetadis min: mi daŭris peteganta al ŝi prunte la
librojn, kiujn ŝi ne tralegis.
Jen poste
alvenis la granda tago, en kiu ŝi komencis fari longedaŭran torturon al mi.
Kvazaŭ senintence, ŝi sciigis al mi, ke ŝi posedas la rakontlibron “La Regadoj
de Nazetulino”, de Monteiro Lobato.
Ĝi estis dika
libro, dio mia!, tia libro, kun kia oni devis vivi, manĝi, dormi. Sed ĝi estis
tre supera ol mia aĉetpovo. Tiam ŝi diris al mi, ke mi iru al ŝia domo en la
sekvonta tago, ke ŝi pruntedonos ĝin al mi.
Ĝis la posta
tago mi transformiĝis en la esperon mem pri ĝojo: mi ne vivis ordinare; mi
naĝadis malrapide sur milda maro; la ondoj irigis min tien kaj reen.
En la sekvinta
tago mi kuris laŭlitere al ŝia domo. Ŝi ne loĝis en plur-etaĝa konstruaĵo kiel
mi, sed, jes, en surtera domo. Ŝi ne petis min eniri. Bone rigardante al mi en
la okulojn, ŝi diris, ke ŝi pruntedonis la libron al alia knabino, kaj ke mi
revenu en la sekvonta tago, por preni ĝin. Surprizite, mi foriris malrapide,
sed baldaŭ la espero prenis min tutan denove, kaj mi rekomencis marŝi saltante
sur la strato. Tio estis mia stranga maniero marŝi sur la stratoj de Recifo.
Ĉi-foje mi eĉ ne falis: gvidis min la promeso pri la libro. La sekvonta tago
venos, la sekvontaj tagoj estos poste mia tuta vivo; la amo al la mondo atendis
min; mi marŝis saltante tra la stratoj, kiel ĉiam, kaj falis neniun fojon.
Tamen ne
okazis nur tio. La sekreta plano de la filino de la mastro de la librovendejo
estis trankvila kaj diableca. En la posta tago jen estis mi denove ĉe la pordo
de ŝia domo, kun rideto kaj la koro forte batanta. Tamen tio valoris nur por
aŭskulti la trankvilan respondon: la libro ankoraŭ ne estis redonita. Mi devus
reveni en la sekvonta tago. Ŝi tute ne suspektis, kiel poste, dum mia vivo, tiu
dramo de la “sekvonta tago” spertita ĉe ŝi ripetiĝos kun mia koro forte
batanta.
Kaj la torturo
daŭris. Kiel longe? Mi ne sciis. Ŝi sciis, ke ĝi okazos nedifinitan tempon, dum
la galo ne tute elfluos el ŝia dika korpo. Mi jam ekdivenis, ke ŝi elektis min,
por ke mi suferu. Kelkfoje mi faras priajn divenojn. Sed, eĉ diveninte,
kelkfoje mi akceptas, konsiderante, ke tiu, kiu volas suferigi min, bezonas
damnite, ke mi suferu.
Dum kiom da
tempo? Mi iris ĉiutage al ŝia domo, malĉeestante eĉ ne unu tagon. Kelkajn
fojojn ŝi diris: ve!, la libro estis ĉe mi hieraŭ vespere, sed vi venis nur en
la mateno, tiel, ke mi pruntis ĝin al alia knabino. Kaj mi, kiu ne emis havi
ĉirkaŭokulajn blu-randojn, sentis tiajn blu-randojn fosantajn sin sub miaj
miregantaj okuloj.
Tio daŭris ĝis
iu tago, kiam mi staris ĉe la pordo de ŝia domo, aŭskultanta humile kaj silente
ŝian rifuzon, aperis ŝia patrino. Certe ŝi jam estis miranta la mutan kaj
ĉiutagan aperadon de tiu knabino ĉe la pordo de sia domo. Ŝi petis klarigon al
ni du. Tiam okazis silenta konfuziĝo, interrompita per vortoj tre malmulte
klarigaj. La sinjorino miris pli kaj pli, ke ŝi ne estis komprenanta. Sed jen
tiu bonkora patrino ekkomprenis. Tiam ŝi turnis sin al la filino kaj kun granda
surpriziĝo mirdiris: sed tiu libro neniam estis forportita el tiu ĉi domo, kaj
vi eĉ ne volis legi ĝin!
Kaj plej
malbona al tiu virino ne estis la malkaŝo de tio, kio okazis, sed devis esti la
horora malkovro de la filino, kiun ŝi havis. Ŝi gvatis nin en silento: la
potencon de la perverseco de ŝia nekonata filino kaj la blondharan knabinon
starantan ĉe la pordo, lacegan, sub la vento de la stratoj de Recifo. Tiam,
rekonsciiĝinte, ŝi diris firme kaj trankvile al la filino: “vi pruntedonu la
libron nun mem”. Kaj al mi: “Kaj vi tenos la libron kiel longe vi volos”. Ĉu vi
komprenas? Tio pli valoris ol la donaco mem de la libro: “kiel longe mi volos”.
Tio estas ĉio, kion homo, granda aŭ malgranda, povas aŭdaci deziri.
Kiel rakonti
tion, kio sekvis? Mi estis miregigita kaj tiel mi ricevis la libron en la
manon. Mi trovas, ke mi diris nenion. Mi enmanigis la libron. Ne, mi ne foriris
saltante kiel ĉiam. Mi foriris marŝante malrapide. Mi memoras, ke mi tenis la
dikan libron per la du manoj, premante ĝin kontraŭ la bruston. Kiom da tempo mi
pasigis por alveni hejmen, ankaŭ malmulte gravas. Mia brusto estis varma, mia
koro, pensanta.
Alveninte al
la hejmo, mi ne tuj komencis legi. Mi ŝajnigis, ke mi ne havas ĝin, nur por
poste surpriziĝe ekhavi ĝin. Horojn poste mi malfermis ĝin, legis kelkajn
ravantajn liniojn, fermis ĝin denove, vagis tra la domo, prokrastis ankoraŭ
pli, manĝante panon kun butero; mi ŝajnigis, ke mi ne memoras, kie mi gardis la
libron; mi retrovis ĝin, malfermis ĝin dum kelkaj momentoj. Mi ekpensis plej
neverajn malfacilaĵojn por tiu sekreta afero, nome la feliĉeco. La feliĉeco
estis estonta ĉiam sekreta por mi. Ŝajnis, ke mi jam antaŭsentis tion. Kiel mi
malfruis! Mi vivis en la aero... ekzistis fiero kaj pudoro en mi. Mi estis
delikata reĝino.
Kelkfoje mi
sidis en la hamako, balancante min kun la libro malfermita sur la genuoj, ne
tuŝante ĝin, en tre pura ekstazo. Jam ne estis
knabino kun iu libro, sed estis virino kun sia amanto.
La originalo (en la portugala):
http://contobrasileiro.com.br/felicidade-clandestina-conto-de-clarice-lispector/
http://contobrasileiro.com.br/felicidade-clandestina-conto-de-clarice-lispector/
Um comentário:
Gratulon, Josenilton! Al mi tre plaĉas la rakontoj de Clarice Lisoector!
Postar um comentário