quarta-feira, 22 de junho de 2016

NIETZSCHE E AS CRIANÇAS // NIĈEO KAJ LA INFANOJ – teksto de Rubem Alves

NIETZSCHE E AS CRIANÇAS // NIĈEO KAJ LA INFANOJ – teksto de Rubem Alves

                          Nietzsche kaj Rubem Alves

Por oposição ao propósito da máquina educacional de transformar crianças em adultos, Nietzsche sugeria o oposto e dizia que “A maturidade de um homem é encontrar de novo a seriedade que se tinha quando criança, brincando”.
Desanimado com a estupidez dos adultos, ele escreveu: “Gosto de me assentar aqui onde as crianças brincam, ao lado da parede em ruínas entre os espinhos e as papoulas vermelhas. Para as crianças, eu sou ainda um sábio, e também para os espinhos e as papoulas vermelhas”. Os adultos não o entendiam porque ele escrevia como criança.

Deus é alegria. Uma criança é alegria. Deus e uma criança têm isso em comum: ambos sabem que o universo é uma caixa de brinquedos. Deus vê o mundo com olhos de criança. Está sempre à procura de companheiros para brincar. Os grandes, doidões e perversos, pensam que Deus é como eles, de olho malvado, que os espiona em todos os lugares, para castigar. Você sabe que não é assim.
Claro que as funções adultas são necessárias: elas são ferramentas, meios de vida, entidades da Feira de Utilidades. Elas precisam ser desenvolvidas para que a Criança Eterna brinque pela vida afora, sem se machucar…
Sonho com o dia em que as crianças que leem meus livrinhos não terão de grifar dígrafos e encontros consonantais e em que o conhecimento de obras literárias não será objeto de exames vestibulares: os livros serão lidos pelo simples prazer da leitura.

Não avalio as crianças em função de saberes. São os saberes que devem ser avaliados em função das crianças. É isso que distingue um educador. Um educador não está a serviço de saberes. Está a serviços dos seus alunos. “Aquele que é um mestre, realmente um mestre, leva as coisas a sério – inclusive ele mesmo – somente em relação aos seus alunos”.(Nietzsche).
Sugiro uma inversão pedagógica: os grandes aprendendo dos pequenos. Um profeta do Antigo Testamento resumiu essa pedagogia invertida numa frase curta e maravilhosa: “E um menino pequeno vos guiará” (Isaías 11:6).  São as crianças que veem as coisas – porque elas as veem sempre pela primeira vez com espanto, com assombro de que elas sejam do jeito como são. Os adultos, de tanto vê-las, já não as veem mais. As coisas – as maravilhosas – ficam banais. Ser adulto é ser cego.

***

Trecho extraído do livro “Do Universo à Jabuticaba”, Editora Planeta, 3ª Edição, Páginas 50/51. 
Opozicie al la eduka maŝino, kiu celas transformi infanojn en adoltojn, Niĉeo proponis la kontraŭon kaj diris, ke “la matureco de la homo kuŝas en tio, retrovi la seriozecon, kiun li havis tiam, kiam li estis infano, ludanta”.
Elreviĝinte pro la malsaĝeco de la plenkreskuloj, li skribis: “Mi ŝatas sidi ĉi tie, kie la infanoj ludas, ĉe la flanko de la ruiniĝinta muro, inter la dornoj kaj la ruĝaj papavoj. Por la infanoj mi ankoraŭ estas iu saĝulo, same kiel por la dornoj kaj la papavoj”. La adoltoj ne komprenadis lin, ĉar li skribadis kiel infano.

Dio estas ĝojo. La infano estas ĝojo. Dio kaj la infano havas tion ĉi komunan: ambaŭ ili scias, ke la universo estas ludila skatolo. Dio vidas la mondon kun la okuloj de infaneco. Li estas ĉiam serĉanta kamaradojn, por kunludi. La granduloj, sensenculoj kaj perversuloj pensas, ke Dio estas tia, kiaj ili, kun mava okulo, kiu ĉie gvatadas ilin, por puni ilin. Vi scias, ke tio ne okazas.
Kompreneble la adoltaj roloj estas necesaj: ili estas iloj, vivrimedoj, membroj de la Foiro pri Utilaĵoj. Ili bezonas esti disvolvitaj, por ke la Eterna Infano ludu laŭlonge de la vivo, ne vundante sin...
Mi revas pri la tago, kiam la infanoj, kiuj legas miajn libretojn, ne devos substreki digramojn kaj dukonsonantaĵojn, kaj kiam la konado pri beletraĵoj ne estos temo por enlasaj ekzamenoj: tiam la libroj estos legataj pro la simpla plezuro de la legado.

Mi ne taksas la infanojn laŭ scioj. Estas la scioj, kiuj devas esti taksataj pro la infanoj. Estas tio, kio distingas la edukiston. La edukisto ne estas je la servo de la scioj. Li estas je la servo de siaj lernantoj. “Tiu, kiu estas iu majstro, vere iu majstro, prenas la aferojn serioze – inkluzive lin men – nur rilate al siaj lernantoj”. (Niĉeo).
Mi proponas pedagogian inversigon: la granduloj lernu de la malgranduloj. Iu profeto de la Malnova Testamento resumis tiun inversan pedagogion per mallonga kaj mireginda frazo: “kaj malgranda knabo ilin kondukos” (Jesaja, 11:6). Estas la infanoj, kiuj vidas la aferojn – ĉar ili vidas ilin unuafoje ĉiam mirege, kun la mirego, ke ili estas tiaj, kiaj ili estas. La adoltoj, pro tio, ke ili tiel konstante vidas ilin, jam ne plu vidas ilin. La aferoj – la mirindaj – iĝas banalaj. Esti adolto signifas esti blindulo.

***

Peco eltirita el la libro “Do Universo à Jabuticaba” (De la Universo al la Ĵabutikabo), Eldonejo Planedo, 3-a eldono, Paĝoj 50/51.


domingo, 5 de junho de 2016

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM JUNHO DE 2016 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN JUNIO 2016



UNICEF ALERTA PARA RISCOS DE MORTE DE MILHÕES DE CRIANÇAS DESFAVORECIDAS // IFUN ATENTIGAS PRI LA RISKOJ DE MORTO DE MILIONOJ DA MALFAVORITAJ INFANOJ

28-06-2016



O mundo deve se concentrar em melhorar as condições das crianças menos favorecidas para consolidar os progressos em saúde e educação obtidos nos últimos 25 anos, avalia a Unicef em seu relatório "Estado Mundial da Infância".
A agência da ONU dedicada à infância cita importantes progressos alcançados, como uma queda de 53% na mortalidade de menores de cinco anos ou a redução - à metade - da pobreza extrema desde 1990.
Mas o Fundo para a Infância das Nações Unidas recomenda acelerar este caminho, visando a realização dos ambiciosos objetivos de desenvolvimento sustentável fixados para 2030 pela ONU em setembro passado.

Para 2030, destaca o relatório, mesmo se os avanços prosseguirem no atual ritmo, 167 milhões de crianças viverão na pobreza (90% na África subsaariana) e 69 milhões de menores de cinco anos morrerão por causas evitáveis como doenças contagiosas (metade na África subsaariana).
"Há ainda um número considerável de crianças abandonadas", explicou Justin Forsyth, vice-diretor-geral da Unicef.
"A maior parte dos progressos obtidos até agora se concentrou nas crianças mais fáceis de alcançar (...) e nas intervenções nas áreas de saúde e nutrição, que têm grande impacto".
"Se não nos focarmos nos menos favorecidos, não aprofundaremos estes progressos", destacou Forsyth.
Segundo Ted Chaiban, diretor do programa, "os progressos são equitativos", pois as crianças mais pobres têm, em média, duas vezes mais risco de morrer antes dos cinco anos do que as mais favorecidas.
Esta relação é ainda maior na África subsaariana, Índia e Paquistão, agravada pelos conflitos (250 milhões de crianças vivem em zonas de conflito), o deslocamento de 60 milhões de pessoas (30 milhões de crianças) e o aquecimento global.
La mondo devas koncentriĝi al tio, plibonigi la vivkondiĉojn de la infanoj plej malfavoritaj, por plifirmigi la progresojn pri sano kaj edukado obtenitajn en la lastaj 25 jaroj, kiel konkludas IFUN (Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj), en sia raporto “Monda Stato de la Infaneco”.
Tiu UN-a agentejo dediĉita al la infaneco mencias gravajn atingitajn progresojn, kiel la malpliiĝo je 53% de la mortkvanto de malpli-ol-kvinjaruloj kaj la reduktiĝo ĝis la duono de la ekstrema malriĉeco, de post 1990.
Tamen, la Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj rekomendas akceli tiun progreson, favore por la realigo de la ambiciaj celoj pri daŭripova disvolviĝo, antaŭfiksitaj por 2030, de UN, en la pasinta septembro.

En 2030, elstarigas la raporto, eĉ se la progresoj daŭros en la nuna ritmo, 167 milionoj da infanoj vivos en la malriĉeco (90% en la Subsahara Afriko), kaj 69 milionoj da malpli-ol-kvinjaruloj mortos pro eviteblaj kaŭzoj, kiel kontaĝaj malsanoj (en duono de la Subsahara Afriko).
“Ankoraŭ estas granda nombro da malzorgataj infanoj”, klarigis Justin Forsyth, la ĝenerala vic-direktoro de IFUN.
“La plej granda parto de la progresoj obtenitaj ĝis nun okazis ĉe la infanoj pli facile atingeblaj (...) kaj en la interhelpoj en la terenoj de sano kaj nutrado, kiuj havas fortan influon”.
“Se ni ne enfokusigos la plej malfavoritojn, ni ne profundigos tiujn progresojn”, reliefigis Forsyth.
Laŭ Ted Chaiban, la direktoro de la programo, “la progresoj estas egalrajtigaj”, ĉar la plej malriĉaj infanoj havas averaĝe duoble pli da risko morti antaŭ la kvinjariĝo, ol tiuj pli favoritaj.
Tiu komparativa rilato estas ankoraŭ pli granda en la Subsahara Afriko, Barato kaj Pakistano, pligravigita de la konfliktoj (250 milionoj da infanoj vivas en zonoj de konfliktoj), la alilokiĝado de 60 milionoj da homoj (inter kiuj 30 milionoj da infanoj) kaj la tutmonda varmiĝo.
FONTO:


/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*


MASSACRE EM BOATE GAY É O MAIOR DA HISTÓRIA DOS EUA // MASAKRO EN GEJA DANCDRINKEJO ESTAS LA PLEJ GRANDA EN LA HISTORIO DE USONO

12-06-2016



Autoridades norte-americanas afirmam que o tiroteio ocorrido na madrugada deste domingo (dia 12), e que resultou na morte de 50 pessoas em uma boate gay em Orlando, na Flórida, foi o mais violento da história do país. O pai de Omar Mateen, o homem que entrou armado no local e deu início à confusão disse que o filho não teve nenhuma motivação religiosa, mas afirmou que isto pode estar relacionado a homofobia.

Mir Seddique, pai de Omar Mateen, contou que uma vez o seu filho ficou furioso quando viu dois homens se beijando em Miami, há alguns meses. Seddique, que se disse chocado com o incidente, afirmou também que não sabia que seu filho estava planejando algo.

Mateen invadiu uma casa noturna chamada Pulse e frequentada pelo público LGBT, em Orlando, na Flórida. Ele matou 50 pessoas e feriu outras 53. Depois, foi assassinado por uma equipe da SWAT, elite da polícia norte-americana.
Um porta-voz do FBI disse que o caso está sendo investigado como possível ato de terrorismo. As autoridades tentam descobrir se foi um ato de terrorismo doméstico ou internacional, ou se foi mais um caso de "lobo solitário", quando um terrorista age por conta própria.

Usonaj aŭtoritatoj asertas, ke la pafado okazinta en la frumateno de tiu ĉi dimanĉo (la 12-a), kaj kiu rezultigis la morton de 50 homoj en geja dancdrinkejo en la urbo Orlando, (ŝtato Florido, Usono), estis la plej amasperforta en la historio de la lando. La patro de Omar Mateen, la viro, kiu eniris armite en la lokon kaj kaŭzis la tragedion, diris, ke la filo havis neniun religian motivon, sed li asertis, ke tio povas esti rilata al la kontraŭgejismo.

Mir Seddique, la patro de Mateen, rakontis, ke iun fojon lia filo furioziĝis, vidante du virojn kisantajn unu la duan, en la florida urbo Miamo, antaŭ kelkaj monatoj.
Seddique, kiu deklaris sin konsternita pro la okazaĵo, asertis, ke li ne sciis, ke lia filo estis plananta ion tian.

Mateen invadis la dancdrinkejon nomatan Pulse (en Orlando, Florido), kiu estas frekventata de la publiko GLAT (la akronimo, kiu nomas la komunumon de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj). Tiam li amasmortigis 50 homojn kaj vundis pliajn 53. Poste li estis murdita de iu skipo de SWAT, la elito de la usona polico.
Iu proparolanto de FBI diris, ke la kazo estas esplorata kiel ebla ago de terorismo. La aŭtoritatoj celas eltrovi, ĉu ĝi estis iu ago de enlanda aŭ de eksterlanda terorismo, aŭ ĉu ĝi estis plia kazo pri “soleca lupo”, kiam iu teroristo agas proprainiciate.
FONTO:
http://atarde.uol.com.br/mundo/noticias/1778268-massacre-em-boate-gay-e-o-maior-da-historia-dos-eua-e-pai-cogita-homofobia


/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-


RENOMADO CIENTISTA APRESENTA PROVA DA EXISTÊNCIA DE DEUS // FAMA SCIENCISTO PREZENTAS PRUVON PRI LA EKZISTO DE DIO

11-06-2016



A nossa mente sempre pede por afirmações via um dos seis sentidos, porém às vezes há coisas que o nosso ‘sexto sentido’ nos conta, e estamos tão certo de sua veracidade, mas não podemos explicar.
O físico teórico Michio Kaku afirma ter desenvolvido uma teoria que pode apontar para a existência de Deus. A informação criou uma grande agitação na comunidade científica, porque Kaku é considerado um dos mais importantes cientistas do nosso tempo, um dos criadores e desenvolvedores da teoria revolucionária das cordas que é altamente respeitada em todo o mundo.

Para vir a suas conclusões, o físico fez uso do que ele chama de “Raio de Tachyons semi primitivos”.
Tachyons são partículas teóricas capazes de “descolar” a matéria do universo ou espaço vazio entre partículas de matéria, deixando tudo livre das influências do universo circundante.

Após a realização dos testes, Kaku chegou à conclusão de que vivemos em uma “Matrix”. “Cheguei à conclusão de que estamos em um mundo feito por regras criadas por uma inteligência”, afirmou. “Acredite em mim, tudo o que acreditamos existir hoje não faz mais sentido”, diz Michio Kaku.

“Para mim, é claro que existe um plano que é regido por regras que foram criadas, moldadas por uma inteligência universal e não é por acaso.”

Michio Kaku ainda diz que tudo indica que Deus seja um matemático.  “A Mente de Deus, nós acreditamos, é uma Música Cósmica, a música de cordas ressonando através de 11 dimensões no hiperespaço. Essa é a Mente de Deus”, finaliza Michio.

Nia menso ĉiam petas asertojn tra unu el la ses sensoj. Tamen, fojfoje estas aferoj, kiujn nia “sesa senso” ne sciigas al ni, kaj pri kies vereco ni estas certaj, sed ne povas klarigi. 
La teoria fizikisto Michio Kaku sciigis, ke li kreis teorion, kiu povas konkludigi por la ekzisto de Dio. Tiu informo kaŭzis grandan malkvietiĝon en la scienca komunumo, ĉar Kaku estas konsiderata unu el la plej gravaj sciencistoj de nia tempo, unu el la kreintoj kaj disvolvintoj de la revolucia teorio pri la kordoj, kiu estas alte respektata en la tuta mondo.

Por alveni al siaj priaj konkludoj, la fizikisto uzis tion, kion li nomas “Radio el Duonprimitivaj Takionoj”.
Takionoj estas teoriaj partikloj kapablaj “malglui” la materion disde la universo aŭ disde la malplena spaco inter partikloj el materio, liberigante ĉion de la influoj de la ĉirkaŭanta universo.

Post la farado de la testoj, Kaku konkludis, ke ni vivas en iu “Matrico”. “Mi alvenis al la konkludo, ke ni estas en mondo farita el reguloj kreitaj de iu intelekto”, li asertis. “Kredu min. Ĉio, kion ni kredas ekzisti, nuntempe ne plu havas sencon”, diris Michio Kaku.

“Por mi, estas klare, ke ekzistas unu plano, kiu estas regata de reguloj kreitaj kaj aranĝitaj de iu universa intelekto, do ne hazardaj.”

Machio Kaku diras ankaŭ, ke ĉio indikas, ke Dio estas iu matematikisto. “La Menso de Dio, kiel ni kredas, estas Kosma Muziko, la muziko de kordoj resonanta tra dek unu dimensioj en la hiperspaco. Tio estas la Menso de Dio”, finas Michio.
FONTO:

***************



SUÍÇA DECIDE SE TODOS OS SEUS CIDADÃOS RECEBERÃO R$ 9 MIL POR MÊS SEM FAZER NADA // SVISLANDO DECIDAS, ĈU SIAJ CIVITANOJ RICEVOS PO 2.500 FRANKOJ MONATE, FARANTE NENION

 

05-06-2016



Imagine receber todos os meses cerca de R$ 9 mil (2500 francos) do governo sem ter que fazer absolutamente nada. Sem trabalho, sem esforço, sem precondições, apenas dinheiro. Essa é a proposta que está sendo levada a um plebiscito público neste domingo (5) na Suíça.
Os eleitores do país vão decidir se desejam mudar o sistema social implementando uma renda mínima universal para todos os cidadãos, independentemente da riqueza de cada um.
A Suíça passaria a ser a primeira sociedade a desfrutar da prosperidade gerada pelo "dividendo digital", afirmam apoiadores do projeto.
A noção defendida por eles é de que a desassociação entre trabalho e renda será inevitável no futuro, pois cada vez mais a tecnologia está substituindo a atividade humana em países desenvolvidos.
"Robôs absorvem cada vez mais trabalho. É agora nosso dever reorganizar a sociedade de modo que a Revolução digital dê a todos uma vida digna: atividades de própria escolha e que façam sentido", afirmam os defensores da causa em um documento explicativo enviado aos eleitores.
"Produzimos três vezes mais do que conseguimos consumir (…), mas isso não está acessível a todos. A renda mínima é um direito nesse contexto. Por que não tornar a riqueza acessível a todos?", questiona o porta-voz do movimento pela renda mínima, Che Wagner, em entrevista à BBC Brasil.

[P.S.: no fim do dia, os suíços, pela maioria de 77%, decidiram contra o projeto.]

Prezentu al vi, ke oni ricevas en ĉiu monato ĉirkaŭ 2.500 frankojn de la registaro, devante fari tute nenion. Nenia laboro, nenia penado, sen antaŭkondiĉoj, nur mono. Tio estas la propono, kiu estas submetata al publika plebiscito en tiu ĉi dimanĉo (la 5-a), en Svislando.
La elektantoj de la lando decidos, ĉu ili volas ŝanĝi la socian financan sistemon, konsentante universalan minimuman renton al ĉiuj civitanoj, sendepende de la riĉeco de ĉiu.
Svislando estos la unua societo fruktuzi la prosperon generitan de la “cifera dividendo”, kiel asertas la apogantoj de la projekto.
La nocio defendata de ili estas tio, ke la malasociiĝo inter laboro kaj rento estos neevitebla en la estonteco, ĉar pli kaj pli la teknologio substituiĝos al la homa laboraktivado en la evoluintaj landoj.
“La robotoj faras pli kaj pli da laboroj. Nun estas nia devo reorganizi la socion, tiel ke la cifecera revolucio havigu al ĉiuj dignan vivon, ebligante al ili faradi memelektajn kaj sencohavigajn aferojn” – diras la defendantoj de tiu iniciato, en elklariga dokumento sendita al la elektantoj.
“Ni produktas trioble pli ol tio, kion ni sukcesas konsumi (...), tamen la superabundaĵoj ne estas disponeblaj al ĉiuj. La minimuma rento, do, aperas kiel rajto en tia kadro. Kial ne fari la riĉecon alirebla al ĉiuj?”, pridemandis la proparolanto de la movado por la minimuma rento, Che Wagner, dum intervjuo al BBC Brazilo.

[P.S.: fine de la tago, la svisoj, per la plimulto je 77%, decidis kontraŭ la projekto.]
FONTO: