ĈU NI DEVAS ĈIAM KAJ ĈIEL ELSTARIGI LA GRAVECON DE
LA SIMPLA ESPERANTA DIRMANIERO?
Josenilton kaj
Madragoa
En principo, se
ni povas klarigi ĉion, kion ni pensas aŭ imagas, per simpla maniero, kiel ekzempligas la Fundamento
de Esperanto, ni devas ĉiam preferi simplan dirmanieron, interalie nome
de pli vasta komprenebleco de niaj komunikaĵoj. Krome estas sekure, neŭronŝparige
kaj pli akorde kun la ĉies sekvinda principo de neceso kaj sufiĉo. Se oni povas
uzi 5 morfemojn aŭ 5 sintagmojn por esprimi ion komunikindan, oni ne uzu 10 da ili.
Tamen, pli grava
ol la simpleco, estas la klareco. Lingvo estas komunikilo, tio estas, instrumento
de sendado kaj ricevado de pensoj, ideoj, sentoj, bildoj, agoj ktp, per vortoj.
Do pli grava mem
ol la lingvo, estas tio, kion ĝi celas reprezenti parole aŭ skribe.
Ekzistas multaj
aferoj kompleksaj en si, konkretaj aŭ abstraktaj, malfacile vortigeblaj ankaŭ en
Esperanto (malgraŭ ke, aŭ speciale pro tio, ke tiu ĉi lingvo distingiĝas de la naciaj
lingvoj ĝuste per sia klareca trajto). Do ni ne povas pretendi submeti ĉion, kion
ni bezonas vortigi, per simplaj, foje kripligaj kaj nevidebligaj esprimformuloj.
Esperi tion, estas trov(ig)i, ke Esperanto estas lingvo malriĉa aŭ kreita por komunikado
inter infanoj, primitivuloj aŭ dualingvaj duonanalfabetoj.
Duonanalfabeto
en dua lernita lingvo estas tiu, kiu uzas mizere, plenerare aŭ tro lime tiun duan
lingvon, aŭ skribe aŭ parole, kvankam li bone komprenas ĉion, kion li aŭdas kaj
legas. [Iel ajn,
li estas pli bona ol tiu, kiu uzas duan lingvon neniel, ne eĉ per la komprenado,
kiel vera dualingva analfabeto aŭ “duagrada analfabeto” (laŭ termino enkondukita
de la brazila lingvisto kaj esperantisto Manoel Borges dos Santos).]
La dualingva
duonanalfabeteco, do, evidentiĝas per la malgranda lingva kapablo vorte esprimi
la subjektivajn kompleksajn vidojn pri la aferoj, eĉ se tiuj aferoj estas simplaj
en si, kaj des malpli se ili estas vere kompleksaj. Krome, la duonanalfabeteco ankaŭ
montriĝas, kiam oni ne kapablas vidi ion kompleksan en si per kontentiga simpla
rigardo. Tio estas la malsano aŭ (laŭ la psikanaliza terminaro) la ‘komplekso’ de
la erudiciemuloj sklavigitaj de la profundaj pensemigoj pri ĉio. Kaj esprimiĝi komplekse
ne ĉiam signifas vidi klare kaj ne ĉiam signifas esprimiĝi
klare kaj perfekte. La erudiciemuloj ankaŭ ofte eraras, kaj en la vido, kaj en la
esprimiĝo pri la vido.
Cetere multaj aferoj,
eĉ kelkaj kompleksaj, povas vidiĝi per simpla lenso, sed la homa menso estas ĉiam
pli kompleksa ol tio, kion ĝi vidas. Ni neniam reproduktos perfekte simple ĉion,
kion ni vidas, eĉ se estas antaŭ ni la
plej klarega simplaĵo. La malfacileco de priskribo ne estas pro la afero, sed estas
pro nia malfacila kaj kompleksa menso. [Alia
limeco de la erudiciemuloj, krome, estas, ke ili ofte preteratentas, ke ĉio kompleksa,
kion ili vidas, povus esti pli simple kaj pli kontentige vidataj, se ili uzus la
lenson de la simpleco, plej ofte polurita per la tuketo de la fido, kiu estas atributo
de la saĝaj simpluloj. Do, troa klereco aŭ erudiciemeco ankaŭ emas duonanalfabetigi,
en alia senco.]
Vidi la aferojn
ĉiam komplekse estas home nature, kaj provi reprodukti ilin per simplaj aŭ per malsimplaj
esprimmanieroj estas homege nature, kio dependas baze de la lingva klereco aŭ de
la lingva saĝeco de ĉiu (kaj ili estas malsamaj aferoj).
Malgraŭ tio, ekzistas
aferoj, kiuj ja estas vere profunde kompleksaj por nia komprenado sklavigita de
la tridimensieca rigardado.
****
Kompreneble, ĉefe
en dua lingvo, se oni estas antaŭ simplaĵo tuj vorte esprimota, estas inde, ke la
esprimonto trovu, kreu aŭ rememoru simplan esprimformulon, por klare reprodukti
vorte tiun simplaĵon. Ĉiel evitindas kompleksaj esprimoj, por reprodukti simplajn
aferojn.
Efektive, se io
kompleksa en si povas esti vortigita per simpla maniero, des pli bone. Tamen, se
tio ne estas ebla, aŭ se la vortiganto ne havas en sia kapo, en la momento, la plej
simplan formulon de vorta esprimo pri tiu tuj vortigota kompleksaĵo, do li devas
uzi la esprimon, kiun li kapablas uzi, aŭ kiun li konas el la literaturo aŭ el sekuraj
fontoj, aŭ uzi sian kreivecon, por esprimiĝi, eĉ se tiu momenta esprimaĵo estos
longa, kompleksa kaj plena de komoj, demonstrativoj kaj vortakrobataĵoj. Rimarkindas,
ke la principo de sufiĉo kaj neceso ne nepre postulas malmultajn morfemojn kaj sintagmojn.
Depende de la situacio, se oni bezonas uzi 10 morfemojn aŭ 10 sintagmojn por esprimi
ion komunikindan, oni ne uzu nur 5 da ili. Gravas ĉiam la regado de la lingvo, kunmetita
kaj kombinita kun la konado de la vortoj kaj morfemoj kaj kun la kreiveco de ĉiu
en ĉiu konkreta situacio.
[Aparte, Esperanto estas kreiv-ekzerciga lingvo. Improvizante, ni povas
solvi multajn esprimbezonojn, laŭ la urĝeco, ĉefe en konversacio, kiam ni ne havas
tempon por konsulti vortarojn nek gramatikojn, sed bezonas esprimiĝi. Pro tio, ju
pli ni legas kaj studas antaŭe, des pli ni pligrandigas nian vort- kaj esprimstokon
kaj des pli ni plibonigas nian kreivan kapablon en momentoj de improvizado.]
Fakte estas, ke
la aferoj de la vivo ne ĉiam estas tiel simplaj. Nuntempe aparte ekaperas multaj
novaĵoj en ĉiuj terenoj de la homa vivo, kiuj postulas kaj defias novajn lingvajn
esprimmanierojn kaj tre pli vastan vortstokon, por konatiĝi nerekte, nur per vortoj.
Tial, ankaŭ pro tio ni bezonas elstudi ĉiam, ne nur por pligrandigi nian vortstokon
kaj nian esprimstokon, sed ankaŭ por aktualigi kaj recikligi niajn lingvajn konojn
kaj, tiel, pli komforte, akompani flanke-ĉe-flanke la novajn tendencojn de esprimado
antaŭ la novaj aferoj aperantaj al niaj intelektaj kaj fizikaj sensoj.
Kompreneble Esperanto
havas specialan avantaĝon en tiu nova cunamo da ideoj, pro ĝia interna kaj senfine
riĉa fleksebleco de esprimado, kiu estas surbazita sur la sama esprimstrukturo ekzempligita
en la Fundamento de Esperanto kaj en la grandaj
klasikaĵoj de la esperanta literaturo. Mi eĉ riskas kredi, ke Esperanto subtenos
sin en la tutmonda socia komunikado, uzante sian ĉies konatan vort- kaj esprimstokon
kun ties deriveblaj kombinoj, ankoraŭ dum longaj jarcentoj sur la vojo de la estonteca
tempo. Necesas, tamen, por tio, ke ĉiu el ni plue profunde ellernu kaj elstudu,
per la lupeo, la klasikaĵojn, ne nur por enmemorigi la dirmanierojn jam ekzempligitajn,
sed aparte ankaŭ por kapabligi nin mem krei, elastigi, priludi, esplori kaj testi
la ĉiam necesajn novajn esprimmanierojn, kiuj, siavice, ĉiam devas severe obei al
la spirito de la Fundamento. Tio estas, iu esprimformulo eĉ
povas ne enteniĝi materie en la Fundamento de Esperanto, sed ĝi havu intiman
ligiĝon al la maniero, kiel la Fundamento esprimiĝus en sama situacio.
Estas kvazaŭ Zamenhof ankoraŭ estus pluskribanta la Fundamenton
en la nuntempo. [La ideala
figuro de Zamenhof devas esti la ĉefa fantomo, kiu apudestas nin, ĉiam inspirante
nin en nia tekstoproduktado kaj en nia parola esprimado.] Tiel grava kiel la Fundamento
de Esperanto, en sia historia kaj skribita materieco, estas la daŭrigado
de ĝia spirito en la tempo, per la farado de vortoj kaj esprimformuloj. Tiuj ĉi
devas ĉiam logike aljungiĝi al tiu baza, sekura kaj gvida libro, havebla kaj havinda
en la menso kaj en la konscienco de la esperantistoj de ĉiuj lokoj kaj generacioj
de la mondo, nun kaj per seculum seculorum. [Kaj rimarku, ke mi
parolas tie ĉi, ĝis nun, nur pri vortoj kaj esprimmanieroj. Pri la bazaj gramatikaj reguloj
de la lingvo mi kredas nenecesa ia ajn priparolo. Ili estas netuŝeblaj kaj netuŝindaj,
almenaŭ en la venontaj dek mil jaroj! ☺]
Nu, ekster tio,
estas ĉiam respektinda la libereco de esprimo. Lingvo estas demokratia komunikilo,
kaj ĝi havas tavolojn de esprimado por ĉiuj gustoj. Kaj ĉiu lingvano havas siajn
limojn kaj povon de komprenado de la lingvo.
Super ĉio, plej
gravas estas tio, ke oni sukcesu komuniki klare tion, kion li pensas/sentas/vidas,
uzante la lingvan konon, la lingvan saĝon kaj la kreivecon, kiujn li posedas en
la nuntempo kaj ĉe ĉiu konkreta situacio, netimeme kaj aŭdace (sed, ideale, ĉiam obeante la komunsekvindajn regulojn de la lingvo, aŭ ĉiam klopodante por tio per la
senfina studado).
Evitindas, do,
ia ajn lingva antaŭjuĝo, jen rilate al tiuj, kiuj esprimiĝas simple aŭ eĉ simplaĉe,
jen rilate al tiuj, kiuj esprimiĝas ĉiam erudicieme aŭ alte
klere, kondiĉe ke ĉe tiu okazo aŭ alia, la komunikado fariĝu per la plej ebla klareco
pri la komunika enhavo, jen ĉe la sendo, jen ĉe la ricevo de la mesaĝo. Simple.
(Aŭ ĉu komplike?) ☺
[Helpado, tamen, ĉiam estas bonvena al tiuj, kiuj petas ilin. Speciale mi, kiu estas amatoraĉa kaj neperfekta skribanto de la lingvo Esperanto, ĉiam esperas la komplezon de tiuj bonkoraj legantoj, kiuj bonvolemas perdi kelkajn sekundojn de sia valorega tempo, por atentigi min pri fuŝaĵoj kaj misaĵoj. Mi estas el tiuj, kiuj kredas, ke, agante kolektive per interhelpado, la mezbonaj uzantoj de la lingvo povos pliboniĝi pli sekure kaj eĉ pli rapide. Do, se vi vidos ian ajn eraron en miaj tekstoj, kaj havos tempeton por helpi min prie, bonvolu fari tion (eĉ se vi estas altklera esperant-uzanto). Mi kore dankos vin!]
Nenhum comentário:
Postar um comentário